Vilaweb.La Kataluna Parlamento aprobas la deklaron pri suvereneco. 23.01.2013

La Kataluna Parlamento aprobas la deklaron pri suvereneco

Link

Antaŭparolo

La kataluna popolo, laŭlonge de sia historio, demokrate esprimis la volon regi sin mem kun la celo helpi la progreson, la bonfarton kaj la ŝancegalecon de la tuta civitanaro kaj por plifortigi la propran kulturon kaj la komunan identecon.

La memregado de Katalunio baziĝas ankaŭ sur la historiaj rajtoj de la kataluna popolo, sur siaj jarcentaj institucioj kaj sur la jura kataluna tradicio. La kataluna parlamentismo havas sian bazon en la Mezepoko, kun la asembleoj de Paco kaj Armistico (Pau i Treva) kaj la asembleoj de la Grafa Kortego (Cort Comtal).

En la 14a jarcento kreiĝas la ‘Diputació del General’ aŭ ‘Generalitat’ [kvazaŭa registaro, traduknoto], kiu akiradas plian aŭtonomecon [rilate la reĝon, traduknoto] ĝis kiam en la 16a kaj 17a jarcentoj agas kiel registaro de la Kataluna Princlando. La falo de Barcelono, okaze de la Milito de Sukcedo, ebligis, ke Filipo la 5a nuligu per la “Decret de Nova Planta” la publikan katalunan juron kaj la instituciojn pri memregado.

Tiu itinero tra la historio estis komuna kun aliaj teritorioj kaj tio fakte estigis lingvan, kulturan, socian kaj ekonomian areon komunan, kun emo al plifortiĝo kaj disvolviĝo surbaze de reciproka agnosko.

Dum la tuta 20a jarcento la volo pri memregado de la katalunoj estis konstanta. La starigo de la Mancomunitat de Catalunya en 1914 estis unua paŝo al reakiro de la memregado, sed ĝi estis abolita de la diktaturo de Primo de Rivera. Okaze de la hispana Dua Respubliko estiĝis en 1931 kataluna registaro sub la nomo Generalitat de Catalunya kaj akiris Statuton de Aŭtonomeco.

 

Advertisements

Posted on February 5, 2013, in BY COUNTRY, BY DATE, BY LANGUAGE, BY SOURCE, Catalonia, Esperanto, January 2013, Vilaweb. Bookmark the permalink. Leave a comment.

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s